Saltu al enhavo

Édouard Herriot

El Vikicitaro
Édouard Herriot
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Édouard HERRIOT (naskiĝis la 5-an de julio 1872 en Troyes - mortis la 26-an de marto 1957 en Saint-Genis-Laval) estis franca politikisto, ĉefministro de Francio trifoje.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Mi ne havas iluziojn. Mi estas konvinkita ke Germanio deziras denove armiĝi… Ni troviĝas je turnopunkto de la historio. Ĝis nun Germanio sekvis politikon de obeemo… Nun ĝi komencas efektivigi aktivan memstaran politikon. Morgaŭ tio estos politiko de teritoriaj pretendoj. »
— Édouard Herriot, [1932]
Citaĵo
« Camões elektis kiel devizon: Mi neniam diros alion ol veron. Do ni taksu tion memmkomprenebla, ke li vivadis en ekzilo, en malliberejoj, kaj en malriĉeco»
— Edouard Herriot
Citaĵo
« Okaze de la 37-a Universala Kongreso de Esperanto, mi estas feliĉa denove esprimi mian simpation por la Esperanta movado. Mi deziras ke la atento de la scienculoj estu allogita de la laboroj de tiu Kongreso kaj de la praktikaj servoj kiujn povas fari Esperanto.[1] »

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
Trovu «Édouard Herriot» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»