Perspektivo

El Vikicitaro
Perspektivo
Perspektivo
Perspektivo
Aliaj projektoj
Perspektivo en Vikipedio
Perspektivo en Komuneja kategorio
Perspektivo en Vikivortaro

Perspektivo estas prezento de objektoj laŭ la diverseco de aspektoj, kaŭzita de ilia malproksimeco kaj pozicio.

Citaĵo
« …prezentante en du dimensioj internan kaj eksteran flankojn, supraĵon, fundamenton, vidon de malantaŭe, vidon de antaŭe kaj ĉion alian, kubismo forĵetas iluzion de perspektivo por momenta sensa percepto de la tuto. Kaptinte tujan tutecan ekkonscion, kubismo neatendite anoncis al ni, ke komunikilo estas mesaĝo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Aplikado de pulvo por lanĉado de ĵetaĵoj laŭ trajektorio atendis aperon de perspektivo en la arto. Tiu eventa ligo inter teknologio kaj la arto povas klarigi problemon, pri kiu longatempe cerbumis antropologoj. Ili ĉiam denove klopodis klarigi la fakton, ke la neskribaj homoj kutime estas malbonaj fusilpafistoj, sin apogante sur tio ke kaze de pafarko kaj sago pli gravis proksimeco al ludo, ne distanca precizeco, atingi kiun estis preskaŭ neeble; el tio, asertas iuj antropologoj, sekvas kutimo imiti dum ĉasado bestojn, transvestante je iliaj feloj por pli proksime kaŝiri al la grego. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]