Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau (nederlande: Willem I van Oranje-Nassau ; naskiĝis la 24-an de aprilo 1533, mortis la 10-an de julio 1584) estis iniciatinto kaj gvidanto de la nederlanda ribelo kontraŭ Filipo la 2-a de Hispanio. Li estis nomata ankaŭ "Vilhelmo la Silentulo ".
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« La fino montros la tutan veron . » — Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau
« Mi ne povas aprobi, ke princoj regu la konsciencon de siaj subuloj kaj forprenu de ili la liberecon de fido kaj diservo. » — Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau
« Oni ne bezonas esperi por entrepreni, nek sukcesi por persisti. » — Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau
« Mi firmtenos aŭ Mi konservos » « (france) Je maintiendrai »
« Mi firmtenos aŭ Mi konservos. Mi konservos la honoron, la fidon, la leĝon de Dio, de la reĝo, de miaj amikoj kaj mian.[ 1] » « (france) Je maintiendrai. Je maintiendrai l'honneur, la foy, la loi de Dieu, du Roy, de mes amis et moy. »
Referencoj
↑ Fine de sia vivo la princo uzis la moton kun tiu aldono.