Thomas Henry Huxley

El Vikicitaro
(Alidirektita el Thomas H. Huxley)
Thomas Henry Huxley
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Thomas Henry HUXLEY, Prezidento de la Reĝa Societo de Londono kaj membro de la Linea Societo de Londono (naskiĝis la 4-an de majo 1825 – mortis la 29-an de junio 1895) estis angla biologo specializita en kompara anatomio. Li estis konata kiel "la Darvina buldogo" pro sia defendo de la teorio de evoluismo de Charles Darwin. Li estis forta kritikanto de la organizita religio kaj kreis la vortojn agnostiko kaj agnostikismo por priskribi siajn proprajn vidpunktojn pri religio.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉiu granda paŝo antaŭen en scienco necesis absolutan malakcepton de aŭtoritato» « Every great advance in natural knowledge has involved the absolute rejection of authority. »
Citaĵo
« Dio donu al mi forton por alfronti la faktojn kvankam ili mortigos min. » « God give me strength to face a fact though it slay me. »
Citaĵo
« Mi preferas deveni el simio antaŭ ol deveni el obtuzo kiel vi. »
Citaĵo
« Malraciaj veroj povas esti pli nocaj ol raciaj eraroj» « Irrationally held truths may be more harmful than reasoned errors. »
Citaĵo
« Se mi devus elekti prapatron, inter kompatinda simio kaj homo superpere dotita de naturo kaj granda influo, kiuj uzas siajn kapablojn por ridindigi sciencan diskuton kaj senkreditigi tiujn, kiuj humile amas la veron, mi preferus deveni el la simio.
Klarigo: Respondo al Samuel Wilberforce kiu dum debato kiu sarkasme demandis: «... ĉu vi venas de simio flanke de via avino aŭ de via avo?» (30-an de junio 1860). Oni diras, ke la efiko de la vortoj estis tia, ke ĉeestanta sinjorino en la ĉambro svenis. »
Citaĵo
« Vereco estas la koro de moralo. » « (angle) Veracity is the heart of morality. »
— Thomas Henry Huxley

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« La “Buldogo de Darwin” estis evidente viro kun honesteco preskaŭ puritana. »
— Cyril Bibby