Rudolf Diesel

El Vikicitaro
Rudolf Diesel
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ruldolf Christian Karl DIESEL Diesel (naskiĝis la 18-an de marto 1858 en Parizo, Francilio; malaperis la 29-an de septembro 1913) estis germana inĝeniero, kiu inventis intern-brulan motoron. Li ankaŭ estis lingvosciencisto kaj virtuozo de artoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« De multaj jaroj mi mem interesiĝas pri Esperanto. Tiu ĉi internacia helplingvo plenumas bazajn kondiĉojn, por ke akceptu ĝin plej multaj popoloj kaj ke ĝi plue ekzistadu en natura ligo kun la ĉefaj gvidantaj lingvoj en la genia simpleco kaj logiko de sia strukturo.

Ĉi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de inĝeniero, kies klopodo estas direktita al ŝparo de energio... La celo de Esperanto estas ŝpari tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn.

De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraŭstarojn, kiaj ankoraŭ aperas kontraŭ enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kulturo.[1] »
— Das Esperanto ein Kulturfaktor (1913)

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
Trovu «Rudolf Diesel» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»