Koramiko

El Vikicitaro
Koramiko
Aliaj projektoj
Koramiko en Vikipedio
Koramiko en Vikivortaro

Koramikoj kune estas partneroj en amrilato, kiuj ne estas edz(in)oj. En kelkaj kulturoj estas neakceptite havi amrilatojn antaŭ ol edz(in)iĝi aŭ kiam oni jam estas edz(in)o. Sed en tre multaj landoj en la pasinta jarcento pli kaj pli akceptiĝis havi amrilatojn antaŭ edz(in)iĝi, pro kio oni nun pli malferme parolas pri koramikoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Harry Potter temas pri amikeco, pri kuraĝo, pri konstante memplibonigo kaj superado de la obstakloj, kiujn la vivo trudas al ni. Krepusko temas nur pri tio, kiel gravas trovi koramikon. »
— Stephen King
Citaĵo
« Mi legis multajn aferojn pri mi, kiuj ne veras... Mi legis ke mi estis kun homoj, kiujn mi neniam renkontis. Estas agrable ne havi ligilon, sed same plaĉas havi koramikon. Mi estas sincera pri tio. Sed estas malfacile, kiam vi konstante laboras, pasigi sufiĉe da tempo kun iu. » « I read a lot of things about myself that aren't true … I've read that I've been with people I've never met. It's nice not to have any attachment, but, likewise, it's nice to have a boyfriend. I'm open to that. But it's hard, when you're working constantly, to spend enough time with someone. »
— Scarlett Johansson, The Sydney Morning Herald (13 junio 2005)