Renato Kartezio

El Vikicitaro
(Alidirektita el Kartezio)
Renato Kartezio
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Renato KARTEZIO (france René Descartes, latine Renatus Cartesius; naskiĝis la 31-an de marto 1596 - mortis la 11-an de februaro 1650) estis la unua moderna filozofo de la Okcidento, la unua moderna matematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kun Galilejo kaj Bakono).

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Mi pensas tial mi estas. » « Cogito ergo sum »
Citaĵo
« Se vi estus vera trovanto de la vero, vi devas, almenaŭ unufoje en la vivo, dubi kiel eble ĉion. »
Citaĵo
« Nenio estas tiel ridinda se iu filozofo tion diris. »
Citaĵo
« Legado de ĉiuj el la bonaj libroj estas kiel interparolado kun la plej bonaj homoj de jarcentoj pasintaj. »
Citaĵo
« Vojaĝado estas preskaŭ kiel interparolado kun homoj de jarcentoj pasintaj. »
Citaĵo
« Bona menso estas la plej bone dispartigita afero de la mondo, ĉar ĉiu opinias esti tiel bone dotita per ĝi, ke tiuj mem kiuj estas la plej malfacile kontentigeblaj per ĉiuj aliaj aferoj, ne kutimas el ĝi deziri pli ol ili havas. »
Citaĵo
« La komunikado de popoloj estas tiel granda, ke oni nepre bezonas komunan lingvon. »
— letero al sia amiko abato Mersenne (20-a de novembro 1629)
Citaĵo
« Estas apenaŭ io dirita de iu, kies kontraŭon ne asertas alia. »
— Renato Kartezio
Citaĵo
« Mi rezonas, do mi ekzistas» « Cogito, ergo sum »
— Renato Kartezio, Principia philosophiæ
Citaĵo
« Mi aŭdacus esperi universalan lingvon facile lerneblan, kie estus nur unu maniero konjugacii, deklinacii, konstrui vortojn... Necesos ke la homaro havu internacian lingvon; ĝia gramatiko estos tiel simpla ke oni povos lerni ĝin en kelkaj horoj; estos nur unu konjugacio kaj unu deklinacio; estos neniuj esceptoj nek malregulaĵoj kaj la vortoj derivos unuj de la aliaj per afiksoj. »
— Letero al pastro Mersenne (1629)
Citaĵo
« Se vi estus vera trovanto de la vero, vi devas, almenaŭ unufoje en la vivo, dubi kiel eble ĉion. »
— Renato Kartezio
Trovu «Renato Kartezio» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»