Francisko (papo)

El Vikicitaro
(Alidirektita el Jorge Mario Bergoglio)
Francisko (papo)
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Francisko (latine Franciscus), per civitana nomo Jorge Mario BERGOGLIO (naskiĝis la 17-an de decembro 1936 en Bonaero), estas la nuna romkatolika papo kaj kardinalo el Argentino. Li estas la 266-a papo, la unua neeŭropa post Gregorio la 3-a (kiu regis antaŭ 1200 jaroj) kaj la unua jezuita papo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La disdono de riĉeco devas esti postulata. »
Citaĵo
« La vera potenco estas servo»
Citaĵo
« Ĉiukaze estas la komunistoj, kiuj pensas kiel la kristanoj. Kristo parolis pri socio de malriĉuloj, malfortuloj, marĝenuloj, por permesi al ili decidi. »
Citaĵo
« Kristanoj devas respondi al malbono per bono»
Citaĵo
« Mi estas pekulo, sur kiu la Sinjoro direktis siajn okulojn»
Citaĵo
« Homo, kiu volas esti papo, ne multe amas sin. »
Citaĵo
« Homaj rajtoj estas ne nur malobservitaj de terorismo, subpremo aŭ atenco, sed ankaŭ de maljustaj ekonomiaj strukturoj, kiuj kreas grandegajn malegalecojn»
Citaĵo
« Jen kion mi volas, malriĉa Eklezio por malriĉuloj. »
Citaĵo
« La marksisma ideologio eraras. Sed mi renkontis multajn marksistojn en mia vivo, kiuj estas bonaj homoj, do mi ne sentas min ofendita»
Citaĵo
« La interreto precipe ofertas grandegajn eblojn por renkontiĝo kaj solidareco, ĉi tio estas io vere bona, donaco de Dio»
Citaĵo
« Ĉio estas konektita. Zorgo por la medio do devas esti kunigita al sincera amo por niaj kunhomoj kaj firmega sindevontigo solvi la problemojn de la socio. »
Citaĵo
« Nur ŝanĝante edukadon ni povas ŝanĝi la mondon. »