Francisko (latine Franciscus), per civitana nomo Jorge Mario BERGOGLIO (naskiĝis la 17-an de decembro 1936 en Bonaero- 21-an de aprilo 2025 en Vatikano), estas la nuna romkatolika papo kaj kardinalo el Argentino. Li estas la 266-a papo, la unua neeŭropa post Gregorio la 3-a (kiu regis antaŭ 1200 jaroj) kaj la unua jezuita papo.
«Ĉiukaze estas la komunistoj, kiuj pensas kiel la kristanoj. Kristo parolis pri socio de malriĉuloj, malfortuloj, marĝenuloj, por permesi al ili decidi.»
«Homaj rajtoj estas ne nur malobservitaj de terorismo, subpremo aŭ atenco, sed ankaŭ de maljustaj ekonomiaj strukturoj, kiuj kreas grandegajn malegalecojn.»
«Jen kion mi volas, malriĉa Eklezio por malriĉuloj.»
«La marksisma ideologio eraras. Sed mi renkontis multajn marksistojn en mia vivo, kiuj estas bonaj homoj, do mi ne sentas min ofendita.»
«Ĉio estas konektita. Zorgo por la medio do devas esti kunigita al sincera amo por niaj kunhomoj kaj firmega sindevontigo solvi la problemojn de la socio.»