Isokrato

El Vikicitaro
(Alidirektita el Isocrates)
Isokrato
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Isokrato (greke: Ἰσοκράτης, latine: Isocrates; naskiĝinta en 436 a.K. en Ateno, mortinta en 338) nombriĝis inter la Dek atikaj oratoroj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« [La retoriko estas] Fari grandan la malgranda kaj malgrandan la granda. »
Citaĵo
« Kion vi mem malamas, faru al neniu. » « ἃ πάσχοντες ὑφʹ ἑτέρων ὀργίζεσθε, ταῦτα τοὺς ἄλλους μὴ ποιεῖτε. »
Citaĵo
« Neniam esperu kaŝi ian hontindan aferon, kiun vi faris; ĉar eĉ se vi kaŝos ĝin al aliaj, via propra koro scios. ... Serĉu la ĝuojn, kiuj havas bonan reputacion; ĉar plezuro ĉeestata de honoro estas la plej bona afero en la mondo, sed plezuro sen honoro estas la plej malbona. »
Citaĵo
« Gardu vin kontraŭ akuzoj, eĉ se ili estas falsaj; ĉar la homamaso ne scias la veron kaj rigardas nur la reputacion»
Citaĵo
« Se vi ŝatas lerni, vi baldaŭ estos plena je lernado. » « Ἐὰν ᾖς φιλομαθής, ἔσει πολυμαθής »
Citaĵo
« El ĉiuj niaj havaĵoj nur saĝo estas senmorta. »