Invado de Rusio en Ukrainion (2022)

El Vikicitaro
Invado de Rusio en Ukrainion (2022)
Invado de Rusio en Ukrainion (2022)
Invado de Rusio en Ukrainion (2022)
Aliaj projektoj
Invado de Rusio en Ukrainion (2022) en Vikipedio
Invado de Rusio en Ukrainion (2022) en Komuneja kategorio

Invado de Rusio en Ukrainion (2022) estis la milito kiu komenciĝis en 2022 per atako de Rusio kontraŭ Ukrainio.

Citaĵoj[redakti]

Robert Fico[redakti]

Citaĵo
« Kion ni vidas estas peranta milito de Usono kontraŭ Rusio sur la ukraina teritorio. La afero ne rilatas al Rusio kaj demokratio. Ĝi rilatas al Rusio protektanta sian kulturan, nacian identecon kontraŭ tiu ĉi liberala manio de la Okcidento»
— Robert Fico, Parolado dum balota kampanjo [2023]
Citaĵo
« Mi subtenas la plej rapidan ĉesigon de la militado kaj mi ne interesiĝas laŭ kiu plano tio efektiviĝos. Mi ne scias, sed la plano de Zelenskij estas nerealisma. Li opinias ke la rusoj foriros el Donecko, LuganskoKrimeo. Tio estas nerealisma! La celo de tiu ĉi plano estas longigi la militadon. La intertraktoj dependas de la rusoj kaj usonanoj. Vi scias ke ukrainoj ludas neniun rolon je tio. Pri kio interkonsentos la rusoj kaj usonanoj, tio validos. »
— Robert Fico, Dum kunsido de la komitato de slovaka parlamento pri eŭropaj aferoj [la 26-an de oktobro 2023]
Citaĵo
« Tuja ĉesigo de la militado estas la plej bona solvo kiu haveblas por Ukrainio hodiaŭ. Post unu jaro ni vidos pliajn cent mil pereintojn, kaj se ni rigardos la mapon, ni vidos ke la rusoj ricevis pli da teritorio ol ukrainoj. Tia estas la rezulto fine de 2023. Mi faras al ĉiuj simplan demandon: kio estas la diferenco inter 20 milionoj por hospitaloj aŭ 20 milionoj por senminigo aŭ 20 milionoj por municio? Mi diros al vi ke la hospitaloj kaj senminigo donos al Ukrainio pli ol la municio. La konflikto en Ukrainio ne estas nia milito. Ni havas neniun rilaton al tio. EU devas transformiĝi el armilliveranto je paciganto. »
— Robert Fico, Dum kunsido de la komitato de slovaka parlamento pri eŭropaj aferoj [la 26-an de oktobro 2023]
Citaĵo
« Mi voĉdonos por neniuj sankcioj kontraŭ Rusio antaŭ ol vidi analizon de ilia influo sur Slovakion. Se temas pri tiaj sankcioj, kiuj damaĝos nin, kiel plejparto de la antaŭaj sankcioj, mi ne havos rezonon subten ilin. »
— Robert Fico, Dum kunsido de la komitato de slovaka parlamento pri eŭropaj aferoj [la 26-an de oktobro 2023]

Vidu ankaŭ[redakti]