Greta THUNBERG (naskiĝis la 3-an de januaro 2003 en Stokholmo) estas sveda media aktivisto, iniciatinta lernejajn strikojn favore al la agado kontraŭ klimato-varmiĝo.
« Ni scias, ke plej multaj politikistoj ne volas paroli kun ni. Bone. Ni ankaŭ ne volas paroli kun ili. Ni volas, ke ili parolu kun sciencistoj, aŭskultu ilin, ĉar ni nur ripetas tion, kion ili diras kaj diras de jardekoj. »
« Ni ne venis ĉi tien por petegi mondajn gvidantojn zorgi pri tio, kio okazas. Ili ignoris nin en la pasinteco kaj ignoros nin denove. Ni ne plu havas ekskuzojn kaj mankas al ni tempo. Ni venis ĉi tien por informi vin, ke ŝanĝo venas, ĉu vi ŝatus aŭ ne. La vera potenco apartenas al la homoj. »
« Nia domo brulas. Mi estas ĉi tie por diri, ke nia domo brulas. [...] Plenkreskuloj daŭre diras: "Ni ŝuldas al la junuloj doni esperon al ili." Sed mi ne volas vian esperon. Mi ne volas ke vi estu esperema. Mi volas, ke vi paniku. Mi volas ke vi sentu la timon, kiun mi sentas ĉiutage. Kaj tiam mi volas, ke vi agu. Mi volas ke vi agu kiel en krizo. Mi volas ke vi reagu kvazaŭ nia domo brulus... ĉar ĝi brulas. »
« Terure vidi la okazantan disvolviĝon en Usono. Jarcentoj da struktura kaj sistema rasismo kaj socia maljusteco ne malaperos per si mem. Ni bezonas tutmondan strukturan ŝanĝon. La maljustaĵoj devas fini. #BlackLivesMatter »
« Ni ne povas simple plu vivi kvazaŭ ne estus morgaŭ, ĉar estas morgaŭ. Nur tion ni diras. »
« Homoj mortas. Tutaj ekosistemoj kolapsas. Ni estas en la komenco de amasa formorto. Kaj ĉio pri kio vi povas paroli estas mono kaj fabeloj de eterna ekonomia kresko. Kiel vi aŭdacas! »
« Mi havas sindromon de Asperger kaj tio signifas, ke mi kelkfoje iom diferencas de la normo. Kaj - donitaj la ĝustaj cirkonstancoj - esti malsama estas superpotenco. Ĝi igas vin pensi alimaniere. Kaj precipe en tiel granda krizo kiel ĉi tiu, ni devas pensi ekster la skatolo. Ni bezonas pensi ekster nia nuna sistemo, ke ni bezonas homojn, kiuj pensas ekster la skatolo kaj ne similas al ĉiuj. »
« Ni estas oferontaj nian civilizon por la ŝanco al tre malgranda nombro da homoj daŭre enspezi grandegajn monsumojn. [...] Sed estas la suferoj de multaj, kiuj pagas la luksojn de malmultaj. [...] Vi diras, ke vi amas viajn infanojn super ĉio alia. Kaj tamen vi ŝtelas ilian estontecon. »
« Ni ne povas solvi krizon sen trakti ĝin kiel krizon. [...] Kaj se solvoj ene de la sistemo estas tiel neeble troveblaj, tiam eble ni ŝanĝu la sistemon mem? »