Garri Kasparov

El Vikicitaro
(Alidirektita el Garry Kasparov)
Garri Kasparov
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Garri Kimoviĉ KASPAROV (cirila skribo: Га́рри Ки́мович Каспа́ров) (13-a de aprilo 1963 en Baku, Azerbajĝano) estas elstara ŝakisto, Monda Ĉampiono de 1985 ĝis 2000.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La ĉefa afero en ŝako estas ne kiom da movoj antaŭen vi pensas, sed kiel vi analizas la nunan situacion»
Citaĵo
« Kiam, en 1990, la komputilo kalkulis la 76-movan linion antaŭ maton, mi ne kredis ĝin - sed li pravis! Dum momento mi vidis Dion»
Citaĵo
« En ŝako oni ne kreas ĉefverkojn sola. Ni bezonas altnivelan rivalon»
Citaĵo
« La plej granda arto en ŝako estas ne montri al via kontraŭulo, kion li povas fari. »
Citaĵo
« La publiko devas vidi, ke ŝako estas perforta sporto. Ŝako estas mensa torturo»
Citaĵo
« Ĉiuj, en ajna aĝo, havas talentojn ne plene evoluigitajn - eĉ tiuj, kiuj atingas la supron de sia profesio»
Citaĵo
« Mi ŝatas diri, ke la atakanto ĉiam havas la avantaĝon. »
Citaĵo
« Se vi jam batalas, vi volas, ke la unua bato estu la lasta kaj pli bone estu vi, kiu ĵetos ĝin. »
Citaĵo
« Mi kaj Anatolij Karpov donacis la premian fonduson de nia mondĉampiona matĉo de 1986 al la fonduso de viktimoj de Ĉernobilo. »
Citaĵo
« Ŝako estis traktita de la sovetaj aŭtoritatoj kiel tre grava kaj utila ideologia ilo por pruvi la intelektan superecon de la sovetia komunisma reĝimo super la dekadenca Okcidento»