Saltu al enhavo

Seneko la Juna

El Vikicitaro
Seneko
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Lukio Aneo SENEKO (Latine Lucius Annaeus Seneca), kromnomata "la juna" (ĉ 4 a.Kr. – 65 p.Kr.), naskiĝis en Kordovo, Hispanio. Lia patrino estis Helvia; lia patro Seneko la pli aĝa.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La tuta vivo estas puno»
Citaĵo
« Zorgu ne kiom da admirantoj vi havas, sed kiaj illi estas. Ne plaĉi al malbonuloj nur estas laŭdinde»
— Seneko la Juna[1]
Citaĵo
« Instruante mi lernas. »
— Seneko la Juna[1][2]
Citaĵo
« Mi preferas esti venkita en bona afero ol venki en malbona. »
— Seneko la Juna[1]
Citaĵo
« Nia naturo estas tia, ke atinginte grandajn celojn ni sopiras eĉ pli altajn. »
— Seneko la Juna[1]
Citaĵo
« Tiu, kiujn multaj timas, devas timi multajn. »
— Seneko la Juna[1]
Citaĵo
« Silentu pri servoj, kiujn vi faris, sed parolu pri favoroj, kiujn vi ricevis. »
— Seneko la Juna
Citaĵo
« Negoco estas negoco.[2] »
— Seneko la Juna

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek
  2. 2,0 2,1 Proverbante ĉe ILEI.info