Dolĉeco

El Vikicitaro
(Alidirektita el Dolĉo)
Dolĉeco
Aliaj projektoj
Dolĉeco en Vikipedio

Dolĉeco estas unu el kvin bazaj gustoj kaj estas universale konsiderata kiel plezuriga sperto, escepte eble se troe. Manĝo riĉa en simpla karbohidratoj kiaj sukero estas tiuj plej ofte asociataj kun dolĉeco, kvankam estas aliaj naturaj kaj artefaritaj komponaĵoj kiuj estas dolĉaj je multe pli malaltaj koncentraĵoj, ebligante ties uzadon kiel ne-kalorienhava sukeranstataŭaĵo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Amasigi mielon sur sukeron, kaj sukeron sur mielon, ĝis senfina teda dolĉeco. » « (angle) To pile up honey upon sugar, and sugar upon honey, to an interminable tedious sweetness. »
— Charles Lamb
Citaĵo
« Ĉiu dolĉeco havas sian acidon, ĉiu malbono sian bonon» « (angle) Every sweet hath its sour, every evil its good. »
— Ralph Waldo Emerson, Kompenso (1841)
Citaĵo
« Dolĉa viando devas havi acidan saŭcon. » « (angle) Sweet meat must have sour sauce. »
— Ben Jonson, Poetaster
Citaĵo
« Eĉ la plej dolĉa virino havas amaran guston»
— Friedrich Nietzsche
Citaĵo
« Estas io dolĉa kaj trankviliga kaj ĉefe saĝa, en tio, kion la homoj de la mondo nomas enuo» « (hispane) Hay algo de dulce y sosegador y sobre todo de sabio, en eso que los hombres de mundo llaman aburrirse. »
— Miguel de Unamuno
Citaĵo
« La plej dolĉa afero, kiu iam kreskis
Apud homa pordo. »
 « (angle) The sweetest thing that ever grew
Beside a human door. »
— William Wordsworth, Lucy Gray
Citaĵo
« Vi estas juna, kaj viaj amaraj rememoroj havas tempon ŝanĝi sin al dolĉaj rememoroj. »
— Alexandre Dumas (patro), La Tri Musketistoj (1844)

Matthew Arnold[redakti]

Citaĵo
« La serĉado de la perfekteco estas la serĉado de dolĉeco kaj lumo» « (angle) The pursuit of the perfect, then, is the pursuit of sweetness and light. »
— Matthew Arnold, Kulturo kaj Anarkio (1869)
Citaĵo
« Kulturo estas la pasio por dolĉeco kaj lumo, kaj (cetere) la pasio por igi ilin regi. » « (angle) Culture is the passion for sweetness and light, and (what is more) the passion for making them prevail. »
— Matthew Arnold, Literaturo kaj Dogmo (1873)

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: