Aviceno

El Vikicitaro
Aviceno
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Aviceno (arabe: ابن سينا (Ibn Sina); perse: ابن سينا (Ibn Sina) aŭ پور سینا (Por Sina); latine: AvicennaAbitianus; greke: Aβιτζιανός (Avitzianos)) (naskiĝis ĉ. 980 en Afŝana (apud Buĥaro), mortis en 1037 en Hamadano) estis persa islama filozofo kaj kuracisto. Krome oni povas konsideri lin ankaŭ astronomon, fizikiston, Islam-fakulon, kemiiston, Koran-fakulon, matematikiston, poeton, psikologon, scienciston, soldaton, politikiston kaj teologon, do fakte li estis siatempa saĝulo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Dio, la supera estaĵo, estas nek ĉirkaŭigita de la spaco, nek tuŝita de la tempo; li ne troveblas en aparta direkto kaj lia esenco ne povas ŝanĝiĝi. »
Citaĵo
« Senscia kuracisto estas la helpanto en la kampo de morto»
— Aviceno


Misatribuitaj[redakti]

Citaĵo
« La mondo estas dividita en virojn, kiuj havas spriton kaj neniun religion kaj viroj, kiuj havas religion kaj ne havas spriton.
  • Ĉi tio estis deklarita sen citaĵo atribuita al Aviceno en A Rationalist Encyclopaedia: A Book of Reference on Religion, Philosophy, Ethics, and Science (1950), de Joseph McCabe, p. 43; ĝi ankaŭ poste estis erare atribuita al Averroes en The Atheist World‎ (1991) fare de Madalyn Murray O'Hair, p. 46. Ĝi efektive estiĝas kiel deklaro de la ateisto Al-Maʿarri, pli frue tradukita al la angla en A Short History of Freethought Ancient and Modern (1906) de John Mackinnon Robertson. »