Allan Kardec realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL (naskiĝis la 3-an de oktobro 1804 en Lyon, Francio – mortis la 31-an de marto 1869) estis grava edukisto de la 19-a jarcento. Studinte en la Lernejo de Pestalozzi en Yverdon, Svisio, li regis multajn sciencojn kaj lingvojn. Kiam liaj studoj finiĝis, li decidis disvastigi la Metodon de Pestalozzi en Francio.
« Demando: "Kiu estas la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin komprenis?" Respondo: "Bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraǔ aliulaj neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj."[1]»
«Ami signifas, en la profunda senco de la vorto, esti lojala, honesta, konscienca, por fari al la aliaj tion, kion oni volus por si mem [...].[2]»
— Allan Kardec, La Evangelio laŭ Spiritismo
« Ne per leĝoj oni dekretas karitaton kaj fratecon; se ĉi tiuj ne estas en la koro, egoismo ilin ĉiam sufokos; igi tiujn virtojn penetri en la korojn, jen la tasko de Spiritismo.[3]»
— Allan Kardec, La Evangelio laŭ Spiritismo
« Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro.[4]»
— Allan Kardec, La Evangelio laŭ Spiritismo
« Sed estas du tre malsimilaj manieroj pardoni: la unua, alta, nobla, vere grandanima, sen ia kaŝita penso, kiu delikate sin detenas vundi la memamon kaj la sentemon de la kontraǔulo, eĉ se ĉi tiu lasta estas tute malprava; la dua, per kiu la ofendito, aǔ tiu, kiu sin kredas ofendita, trudas al la alia humiligajn kondiĉojn kaj sentigas la pezon de iu pardono, kiu kolerigas, anstataǔ trankviligi [...].[5]»