Abu-Said Abol-Ĥejr

El Vikicitaro
Abu-Said Abol-Ĥejr
Dosiero:Abū-Sa'īd Abul-Khayr Statue at nishapur (5).jpg, Sheikh Abu-Said Abul-Khayr by Houshang Pezeshknia.jpg
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Abu-Said Fazl-ol-lah Abol-Ĥejr Ahmad de Mejhano, mallonge konata kiel Abu-Said Abol-Ĥejr, (naskiĝis la 7-an de decembro 967; mortis la 12-an de januaro 1049) estis unu el la plej famaj mistikuloj de Persujo, nuna Irano, kiu aliigis mistikismon de suferado al ĝuado. Li disvastigis tre revoluciajn sintenojn kaj ceremoniojn en sufiismon en Ĥorasan-provinco malgraŭ multege da kontraŭstaroj de religiestroj kaj eĉ de aliaj sufioj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Estas pli facile altiri monton per haro, ol liberiĝi propraforte el si mem.[1] »
— Abu-Said Abol-Ĥejr
Citaĵo
« Via vojo estas tra gajeco kaj ĝojo, kaj nia vojo tra malĝojo kaj tristo. »
Citaĵo
« Tiu maro de ĉagreno, tiu monto de obstino, tiu …[2] »

La Sekretoj de l’ Unueco[redakti]

Citaĵo
« Malmultas mil amikoj kaj multa estas unu malamiko.[3] »
Citaĵo
« La ŝejkon oni demandis: “Kio estas sufieco?” Li diris: “Forlasi tion, kion vi enkape havas; fordoni tion, kion vi enmane tenas; kaj ne furioz-eksalti, se io kontraŭ vi okazas”. »
Citaĵo
« La popolo estadas en sufero tial, ke ili postulas la aferojn antaŭ la (destinita) tempo»
Citaĵo
« Derviŝo demandis la ŝejkon: “Kie ni povus priserĉi Lin?” La ŝejko diris: “Kie vi serĉis Lin kaj ne trovis (Lin)? Se sincere kaj troveme, (eĉ) paŝon vi antaŭeniru sur la vojo de alsopirado, kion ajn vi alrigardu, vi vidos Lin (en tio).” »

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Ĉion, kion mi scias (science), li vidas (mistikisme)
  • kaj responde al siaj sekvantoj scivolemaj pri Aviceno, Abu-Said esprimis pri li:
“Ĉion, kion mi vidas, li scias”. »
— Aviceno

Referencoj

  1. Llewellyn Vaughan-Lee: Transformation des Herzens (Transformo de la koro) (Frankfurt am Main 1996), p. 158.
  2. komenco de la verko Tazkerat-ol-Oŭlija (Biografioj de Kunuloj)
  3. cititaj el Asrar-ot-Toŭhid (La Sekretoj de l’ Unueco), p. 229-234.