Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi

El Vikicitaro
Rumi
Dosiero:مولانا اثر حسین بهزاد (cropped).jpg, Mevlana-celaleddin-i-rumi-1.jpg
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi aŭ simple Rumi estis persa filozofo kaj verkisto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Amo ripozas sur neniu fundamento.

Ĝi estas senfina oceano,

sen komenco aŭ fino. »
Citaĵo
« Dum la soifanto serĉas akvon,
la akvo serĉas ankaŭ soifantojn. »
— Masnavi I, 1741
Citaĵo
« Ĉiu bonodora rozo rakontas al ni la sekretojn de la Universalo. »
— Masnavi I, 2022
Citaĵo
« Ĉiuj estis destinitaj por iu aparta laboro kaj la deziro por tiu laboro estis metita en ĉiu koro»
Citaĵo
« Dio turnas vin de unu sento al alia kaj instruas per kontraŭoj, tiel ke vi havos du flugilojn por flugi, ne unu. »
Citaĵo
« Ekster ideoj de misfarado kaj bonfarado, ekzistas kampo. Mi renkontos vin tie. »
Citaĵo
« Kiu respektas, tiu ricevas respekton. »
Citaĵo
« La branĉo povus ŝajni kiel la origino de la frukto: Fakte, la branĉo ekzistas pro la frukto. »
Citaĵo
« La beleco de tio, kion vi amas, estas tio, kion vi faras»
Citaĵo
« Se vi volas kompaton, montru kompaton al la malfortuloj. »
Citaĵo
« Vi naskiĝis kun flugiloj. Kial preferi rampi tra la vivo? »

Disputataj[redakti]

Citaĵo
« Silento estas oceano.
Parolado estas rivero. »
Citaĵo
« Silento estas la lingvo de Dio, ĉio cetera estas malbona traduko»


Misatribuitaj[redakti]

Citaĵo
« Ĉiam, kiam ni sukcesas ami sen atendoj, kalkuloj, intertraktadoj, ni ja estas en la ĉielo.
  • La libro temas pri Rumi, sed la citaĵo estas la vortoj de la aŭtoro »
— Elif Şafak, The Forty Rules of Love (2010)
Citaĵo
« Studu min kiom ajn vi volu, vi neniam konos min, ĉar mi diferencas cent vojojn de tio, kion vi vidas, ke mi estas. Metu vin malantaŭ miajn okulojn kaj vidu min kiel mi vidas min, ĉar mi elektis loĝi en loko, kiun vi ne povas vidi. »
— Ofte citita en sociaj retoj, sed Rumi ne verkis perse.