Jean-Jacques Rousseau

El Vikicitaro
Jean-Jacques Rousseau
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Jean-Jacques ROUSSEAU (Esperantigite Johano-Jakobo RUSEO; naskiĝis la 28-an de junio 1712 en Ĝenevo - mortis la 2-an de julio 1778 en Reynosa) estis svisa filozofo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Bonaj leĝoj kondukas al kreo de pli bonaj; malbonaj kaŭzas pli malbonan. »
— Jean-Jacques Rousseau
Citaĵo
« Estas vane, ke ni serĉu feliĉon en la malproksimo, kiam ni neglektu kultivi lin en nin mem [...] » « C'est en vain qu'on cherche au loin son bonheur quand on oublie de le cultiver soi-même [...] »
— >Lettres Morales [Moralaj Leteroj], 1758.
Citaĵo
« Konscienco! konscienco! dia instinkto! senmorta kaj ĉieldevena voĉo, senerarebla kondukisto de estaĵo malforta kaj limigita, sed inteligenta kaj libera. »
— Emile aŭ pri edukado
Citaĵo
« Mi eltrinkis, ĝis la rekrementon, la pokalon amaran kaj mildan de l'korsentemo. »
— La nova helojzo, la lastaj vortoj de Julio antaŭ morti
Citaĵo
« La naturo neniam trompas nin; estas ni kiu trompas nin mem. »
— Jean-Jacques Rousseau
Citaĵo
« Lando ne povas bone vivadi sen libereco, nek libereco sen virto. »
— Jean-Jacques Rousseau
Citaĵo
« La fido estas geografia afero. »
— Jean-Jacques Rousseau
Citaĵo
« Viro naskiĝas libera; kaj ĉie li estas en katenoj»
— Jean-Jacques Rousseau

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Kiel jam delonge diris Rousseau (kaj post li ankaŭ la filozofoj-romantikuloj), ĉe la legopova homo okazas kolosa disfendiĝo de imaga, emocia kaj senta vivoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En la epoko de Napoleono kaj lordo [Georg] Byron, kiam valso estis ankoraŭ nova formo, oni bonvenigis ĝin kiel barbaran plenumon de la revo de Rousseau pri la nobla sovaĝulo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio