Montesquieu

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  • Ne estas ekzemplo, ke iu ajn posedante povon, ne efektiviĝus ema je fiuzi ĝin.
  • Nenio kontribuas pli al interligiteco ol la ebleco de divorco: edzo kaj edzino emas pacience suferi la enhejmajn malfacilaĵojn, sciante ke ili posedas la rimedojn ĉesigi ilin.
    • Rien ne contribue plus à l'attachement mutuel que la faculté du divorce : un mari et une femme sont portés à soutenir patiemment les peines domestiques, sachant qu'ils sont maîtres de les faire finir.
  • Nuntempe ni ricevas tri malsamajn kaj kontraŭajn specojn da edukado: tiu de niaj gepatroj, tiu de niaj instruistoj, kaj tiu de la mondo. Kion ni lernas de la lasta renversas ĉiujn ideojn de la unuaj.
    • Aujourd'hui nous recevons trois éducations différentes ou contraires : celles de nos pères, celles de nos maîtres, celle du monde. Ce qu'on nous dit dans la dernière renverse toutes les idées des premières.
  • En bone ordigita monarkio, la regatoj estas kiel fiŝoj en reto, ili kredas sin liberaj kvankam ili estas kaptitaj.
    • Dans une monarchie bien réglée, les sujets sont comme des poissons dans un grand filet, ils se croient libres et pourtant ils sont pris.
  • Se oni ŝatas legi oni interŝanĝas horojn tedajn, kiujn la vivo nepre prezentas, kontraŭ horojn ĉarmajn.
    • Aimer à lire, c'est faire un échange des heures d'ennui que l'on doit avoir en sa vie contre des heures délicieuses.
  • Oni devas unue bone koni la latinan. Poste oni devas forgesi ĝin.
    • Il faut d'abord bien savoir le latin. Ensuite, il faut l'oublier.
  • Ĉiuj edzoj estas malbelaj.
    • Tous les maris sont laids.