Nobla sovaĝulo

El Vikicitaro
Nobla sovaĝulo
Nobla sovaĝulo
Nobla sovaĝulo
Aliaj projektoj
Nobla sovaĝulo en Vikipedio
Nobla sovaĝulo en Vikivortaro

Sovaĝulo estas ano de pracivilizacia tribo.

Citaĵo
« Ni projekcias kiel idealan sovaĝan staton (naturo, deziro, besta stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de malteritoriigado, kiu estas skemo de la ekonomia sistemo kaj kapitalo. Liberecon eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nek la bestoj, nek la sovaĝuloj konas la “naturon” en nia kompreno: ili konas nur limigitajn kaj markitajn teritoriojn, spacon de nesuperebla interago. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« En la epoko de Napoleono kaj lordo [Georg] Byron, kiam valso estis ankoraŭ nova formo, oni bonvenigis ĝin kiel barbaran plenumon de la revo de [Jean-Jacques] Rousseau pri la nobla sovaĝulo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ekstere la homoj estas pli-malpli civilizitaj, sed interne ili plu estas sovaĝuloj. »
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
Citaĵo
« Se mi estus ĉefo de unu el la popoloj de la Nigrulio, mi deklarus, ke mi starigu je l'limoj de la lando galgon [=pendumilon], sur kiu mi pendumus senpardone ĉian eŭropanon, kiu aŭdacus ĝin eniri. »
— Jean-Jacques ROUSSEAU
Citaĵo
« Besto plej sovaĝa, estas homo-vizaĝa. »
— Morteza Mirbaghian