«Franklin D. Roosevelt dum la Dua mondmilito dum intertraktoj kun Stalino pri loko de Pollando en la postmilita Eŭropo sincere klarigis sian maldeziron oficiale agnoski cedojn, buŝe promesitajn al la sovetia diktatoro, per timo ke tio povus iriti poldevenajn usonajn voĉdonantojn sojle de prezidenta baloto en 1944. »