Totemismo

El Vikicitaro
Totemismo
Totemismo
Totemismo
Aliaj projektoj
Totemismo en Vikipedio
Totemismo en Komuneja kategorio
Totemismo en Vikivortaro

Totemismo estas soci-religia sistemo, ĉefe bazita: 1° sur la kredo je parenceco inter unu homa grupo kaj unu besta aŭ vegetala specio; 2° sur la kunekzistado, en unu sama tribo, de pluraj klanoj, havantaj ĉiuj apartajn rilatojn kun malsamaj totemoj; 3° sur la tabuo verŝi la sangon de la totemo, kaj sekve sur la malpermeso de geedziĝo inter anoj de unu sama klano.

Citaĵoj[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« [...] ni rajtas vidi en totemismo, mi diras, la unuan formon de manifestiĝo de religio en la historio de la homaro [...] »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« La plej proksima paŝo antaŭen de totemismo al la nuna stato estas homigo de adorata estaĵo. Lokon de bestoj okupas homaj dioj, kies deveno de totemo estas evidenta. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Totema besto cedas lokon al dio per sufiĉe klaraj transiroj. Unue homsimila dio ankoraŭ surportas kapon de besto, poste li ŝatas transformiĝi je tiu konkreta besto, poste la besto iĝas ĉe li sankta kaj estas lia ŝatata akompano aŭ li murdas ĝin kaj ricevas pro tio respektivan kromnomon. En intera ŝtupo inter la totema besto kaj dio aperas heroo, ofte kiel ŝtupo antaŭ diigo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Vidu ankaŭ[redakti]