Amo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Sizarta (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
**Aŭtoro: [[Gaston BACHELARD]]
**Aŭtoro: [[Gaston BACHELARD]]
**Nur en amo senkondiĉa, oni ja estas feliĉa.
**Nur en amo senkondiĉa, oni ja estas feliĉa.
**[[Morteza Mirbaghian]]
* Oni post geedziĝo tre ŝanĝiĝas, aŭ freneziĝas au pli saĝiĝas.
**[[Morteza Mirbaghian]]
**[[Morteza Mirbaghian]]
*Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave.
*Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave.

Kiel registrite je 02:31, 30 sep. 2007

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  • "Malbravulo ne kapablas esprimi amon; tio estas la nepraĵo por bravulo". Mohandas Gandhi
  • "Malamu la pekon kaj amu la pekulon". Mohandas Gandhi ~ Ne de li unue dirita.
  • Amo de patrino, estas maro sen fino.
  • "Se vi juĝas personojn, vi havas neniom da tempo por ami ilin". Patrino Teresa
  • "Ne gravas, kiom ni faras, sed kiom ame ni faras. Ne gravas, kiom ni donacas, sed kiom ame ni donacas." Patrino Teresa
  • "Ĉiam amu viajn malamikojn — nenio alia tiom ĝenas ilin". Oscar Wilde
  • "Gravito ne kulpas pro tio, ke personoj falas en amon". Albert Einstein
  • "Amo estas nenio krom amoro misliterumata". Harlan Ellison
  • "Amu unu la alian aŭ sin risku". Morrie Schwartz
  • La aĵoj senfinaj, kiel ĉielo, arbaro aŭ lumo, iĝas vere nomitaj nur de amanta koro; oni estu duope, por nomi matenruĝon.
  • Oni post geedziĝo tre ŝanĝiĝas, aŭ freneziĝas au pli saĝiĝas.
  • Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave.
Ekflugos ni el sama kajo
kun okuloj fiksegitaj al samaj rebriloj
Por tiu-ĉi viv' kaj la posta
Vin mi amis, mi amas, kaj mi amos.
  • Ha, ĉi tiujn lipojn sur ŝia lumeca vizaĝo! Ekridetas mia karulino. Mia amatulino estas min vidinta, kaj ŝi ridetas!
  • Logi estas eskapi el senekzisteco.
  • Lumir pasie :« - Veras do, ke vi ne kapablas malhavi min ? Diru ĝin ankoraŭfoje! Veras, ke vi ne kapablas malhavi min ? Vere kaj solide ? Ha tio ne estis longa afero por diri ! Tio estas mallonga frazo, sed entenas ĝi la feliĉon tutan, kiun oni povas havi. »
  • Estas plene da stultuloj, „psikofakistoj“, kiuj demonstras al oni, ke oni ne troinvestu je la amo, kiun oni spertas al siaj infanoj. Azenuloj!
  • La am' ne estas ludo
    Sed sorta forta trudo
    ĝi svingas sian vipon
    al lip' pelante lipon.
  • Brulu ĉiam am' en
    viaj koroj, amen
  • Ĉu amikeco estas ĝi aŭ amo?
    • Czy to jest przyjaźń? czy to jest kochanie? (pol.)
    • Aŭtoro: Adam MICKIEWICZ
    • Verko: "Malcerteco"
  • Estis de mia viv’ la feliĉ’ :Ŝiajn okulojn vidi al mi rigardantajn.
  • Akceptu la aĵojn, kiujn la fato destinis je vi, kaj amu la homojn, kiujn fato al vi kunligis, sed tion faru plenanime.
  • Kvietu. Ĉar ni estos enfositaj kune en tiu ĉi tombo dum longlonga tempo, do ĉirkaŭpremu min !
    • Aŭtoro Juan RUFLO
  • Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
    Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
    Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
    Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
    ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
    ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
    ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
    Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
    Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;
    sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.
    Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.
    Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.
    Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
    • Aŭtoro Sankta Paŭlo
    • Verko: Himno pri amo - La unua epistolo al la Korintanoj 13
  • Vi Lesbia, demandas kiom kisojn mia koro bezonas por satiĝi ? Ho, demandu do, kiom sabloj ardas en palma dezerto de Libio. Ho, demandu do, kiom steloj ŝtele rigardas. Tiom kisojn bezonas kor’ freneza.
    • Mimo, 69 – trad K. Kalocsay en “Tutmonda Sonoro”, I, 164)
  • Kiu povas nin deŝiri de la amo de Kristo?
  • Ne estas solidareco sen amo.
  • Amo parolas silente, tamen plej elokvente.
  • Amo similas al neĝo, dissolviĝas post varmiĝo.
  • Kiu dissemas amon, tiu rikoltos la samon.
  • Amo konas nek aĝon, nek obeas la saĝon.

El Zamenhofa Proverbaro

  • Amo estas forta, sed mono pli forta.
  • Amo faras ion, mono ĉion.
  • Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
  • Amo kaj puno loĝas komune.
  • Amo pli kora, disiĝo pli dolora.
  • Amo supermezura ne estas plezura.
  • Belecon taksas ne okulo sed koro.
  • Ĉiu "li" havas sian "ŝi".
  • Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.
  • Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.
  • Edzo kaj edzino -- ĉiela difino.
  • Edzo kaj edzino estas nur unu.
  • Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.
  • Kiam sako mizeras, amo malaperas.
  • Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.
  • Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.