Emanuel Lasker

El Vikicitaro
Emanuel Lasker
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Emanuel Lasker (1929)

Emanuel LASKER (naskiĝis la 24-a de decembro 1868, mortis la 11-a de januaro 1941 en Novjorko) estis germana ŝakmajstro, matematikisto kaj filozofo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ne povas esti brilaj venkoj sen eraroj»
Citaĵo
« La sola maniero fariĝi pli lerta estas ludi kun pli forta kontraŭulo»
Citaĵo
« Ne estas loko por mensogoj kaj hipokriteco sur la ŝaktabulo. La beleco de ŝaka kombinaĵo estas, ke ĝi ĉiam veras. »
Citaĵo
« Mi konis multajn ŝakludantojn, sed inter ili estis nur unu geniulo - Capablanca»
Citaĵo
« Se vi vidas bonan movon, serĉu pli bonan movon. »
Citaĵo
« Vi devas memori neniujn nomojn, nek nombrojn, nek izolitajn okazaĵojn, eĉ ne rezultojn, sed nur metodojn. La metodo produktas multajn rezultojn; kelkaj el ĉi tiuj restos en nia memoro, kaj dum ili restos malmultaj, ili utilos por ilustri kaj konservi vivajn la regulojn, kiuj ordigas mil rezultojn. »

Pri li[redakti]

Citaĵo
« Mia ŝaka heroo»
— Viktor Korĉnoj
Citaĵo
« La plej granda el la ĉampionoj estis, kompreneble, Emanuel Lasker. »
— Miĥail Tal

Vidu ankaŭ[redakti]