Louis-Ferdinand Céline

El Vikicitaro
(Alidirektita el Louis-Ferdinand CÉLINE)
Louis-Ferdinand Céline
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Louis-Ferdinand CÉLINE [seLIN], en Esperanto Luis'-Ferdinando Celino, estis la plumnomo de franca kuracisto kaj verkisto Louis-Ferdinand DESTOUCHES [deTUŜ] (naskiĝis la 27-an de majo 1894 en Courbevoie, Hauts-de-Seine, Francio, mortis la 1-an de junio 1961 en Meudon).

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La granda malvenko, en ĉiu temo, estas forgesi»
Citaĵo
« La amo 'stas la infinito atingebla eĉ de l' pudeloj kaj dignon havas mi! »
Citaĵo
« Estus tamen ne stulte se ekzistus io por dinstingi la bonuloj de l' maliculoj. »
Citaĵo
« - Bardamu, li tiam aldonas gravmiene kaj iom triste, niaj patroj ja valoris nin, ne klaĉu pri ili!...
- Vi pravas, Arturo, prie vi pravas! Hataj kaj obeemaj, perfortitaj, ŝtelitaj, buĉitaj kaj ŝlemilaj ĉiam, ili ja valoras nin! Tion vi povas elbuŝigi! Nenia ŝanĝo! Nek de ŝtrumpetoj, nek de mastroj, nek de opinioj, aŭ tiel malfrue ke vanas la peno. Ni naskiĝis fidelaj, proe ni krevas! Senkialaj soldatoj, herooj por ĉiuj, kaj parolemaj simioj, suferantaj vortoj, jen ni la njo-knaboj de l' Reĝo Mizero. Ja li nin prifriponas! Kiam ni ne bonkondutas, li premas... Oni havas liajn fingrojn ĉirkaŭ l' kolo, ĉiam, ĝenas por paroli, nepras ege atento se oni deziras plumanĝi... Pro bagateloj, li strangolas onin... Nur aĉa viv' ... »
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: