Saltu al enhavo

Leonardo da Vinci

El Vikicitaro
Leonardo da Vinci
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Leonardo da Vinci (itale: Leonardo di ser Piero da Vinci, tio estas Leonardo, filo de Piero, el Vinci, naskiĝis la 15-an de aprilo 1452 en Anchiano ĉe Vinci, Italio - mortis la 2-an de majo 1519 en Amboise, Francio) estis itala pentristo, skulptisto, inventisto, arkitekto, anatomiisto, botanikisto, muzikisto, verkisto, inĝeniero kaj sciencisto de la alta renesanco, facile vivinte en la du kulturoj de scienco kaj belarto.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Amo montras sin pli en misfortuno ol en prospero; kiel lumo, kiu plej brilas tie, kie la loko estas plej malhela. »
— Leonardo da Vinci
Citaĵo
« Kiu pensas malmulte, multe eraras. »
— Leonardo da Vinci
Citaĵo
« La akiro de iu ajn scio ĉiam estas utila al la intelekto, ĉar ĝi povas tiel forpeli senutilajn aferojn kaj reteni la bonon. Ĉar nenio povas esti amata aŭ malamata krom se ĝi unue estas konata. »
— Leonardo da Vinci
Citaĵo
« Pro nia arto ni povas esti nomata avoj de Dio»