Saltu al enhavo

Juĝo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Juĝejo)
Juĝo
Aliaj projektoj
Juĝo en Vikipedio
Juĝo en Komuneja kategorio

Juĝo povas esti:

  • Juĝado, la ago juĝi, do
    • laŭleĝa kaj jura decido; vidu Juĝejo
    • taksi aferon aŭ objekton, kaj esprimi sian opinion pri tio; ekzemple juĝo en logiko.
  • Rezulto de la ago juĝi, ia juĝaĵo.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Mi petas, ke vi juĝu min per tiaj homoj, kiajn mi malamikigis. » « I ask you to judge me by the enemies I've made. »
— Franklin Delano Roosevelt
Citaĵo
« Se vi juĝas personojn, vi havas neniom da tempo por ami ilin. »
— Patrino Teresa

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto. »
— Zamenhofa proverbaro