Jules Verne

El Vikicitaro
Jules Verne
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Jules Gabriel VERNE (naskiĝis la 8-an de februaro 1828, mortis la 24-an de marto 1905) estis franca verkisto, kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Mi ne povas pentri mian malesperon; neniu vorto de la homa lingvo transdonus miajn sentojn. Mi estis entombigita viva, kun la eblo morti torturita je malsato kaj soifo. » « Je ne puis peindre mon désespoir; nul mot de la langue humaine ne rendrait mes sentiments. J’étais enterré vif, avec la perspective de mourir dans les tortures de la faim et de la soif. »
Citaĵo
« Scienco, mia knabo, konsistas el eraroj sed bonaj eraroj, ĉar ili iom post iom kondukas al la vero» « La science, mon garçon, est faite d’erreurs, mais d’erreurs qu’il est bon de commettre, car elles mènent peu à peu à la vérité. »
Citaĵo
« Kiel utilus diskuti pri tia propono, kiam forto povus detrui la plej bonajn argumentojn» « A quoi bon discuter une proposition semblable, quand la force peut détruire les meilleurs arguments. »
Citaĵo
« La Tero ne volas novajn kontinentojn, sed novajn homojn» « Ce ne sont pas de nouveaux continents qu'il faut à la terre, mais de nouveaux hommes! »
Citaĵo
« La homo, kiu "scias", sukcesas tie, kie aliaj neeviteble vegetus kaj pereus. » « L’homme qui "sait" réussit là où d’autres végéteraient et périraient inévitablement. »
Citaĵo
« La ŝlosilo de komuna lingvo, perdita en la Babelturo, povas esti konstruita nur per uzado de Esperanto.[1] »
Citaĵo
« Li nature esprimiĝis en Esperanto, tiu internacia lingvo estante nun la plej disvastigita en centro de Afriko, kaj, same nature, li estis komprenata de ĉiuj kunmanĝantoj ĉe la tablo de la Rezidejo.[1] »
— Voyage d'études
Citaĵo
« Viro neniam estas perfekta aŭ feliĉa. » « L’homme n’est jamais ni parfait, ni content. »

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
Trovu «Jules Verne» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»