Saltu al enhavo

Jacque Fresco

El Vikicitaro
Jacque Fresco
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Jacque Fresco (naskiĝis la 13-an de marto 1916 en Novjorko - mortis la 18-an de majo 2017 en Florido) estis mem-edukita socia inĝeniero, industria dizajnisto, verkisto, futuristo kaj inventisto. Fresco verkis pri siaj vizioj rilate al daŭropovaj urboj, efika energio, efika uzo de naturaj resursoj, kibernetika teknologio, aŭtomatigo kaj rolo de scienco en la socio. Li direktis la Projekto Venuso kaj pledis por monda uzo de sociekonomia sistemo nomita de li resource-based economy (resurse bazita ekonomio). Li estis fondinto de la Venus-projekto - la projekto de teknokratia socio, simila al utopia anarki-komunismo.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Ĉe la komenco de la Dua mondmilito Usono havis nur ĉirkaŭ 600 batalajn aviadilojn. Ni rapide venkis tiun deficiton kaj produktis pli ol 90000 aviadilojn po jaro. La demando ĉe la komenco de la Dua mondmilito estis: ĉu ni havas sufiĉe da mono por produkti la bezonatajn armilojn? La respondo estas Ne, ni ne havis sufiĉe da mono, nek sufiĉe da oro; sed, ni havis pli ol sufiĉe da resurcoj. Ĝuste la granda kvanto de atingeblaj resurcoj ebligis Usonon atingi altan nivelon de produkto kaj gajni la militon. Bedaŭrinde, oni nur konsideris tion dum la milito. »
— Jacque Fresco, Resource Based Economy.[1]
Citaĵo
« La vorto koruptado estas mona inventaĵo. »

Referencoj