NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« Fiŝkaptistoj havas manieron romantikigi siajn batalojn kun fiŝoj kaj forgesi, ke la fiŝo havas hokon en sia buŝo, sia gorĝo aŭ sia ventro... Ŝajnus esti sufiĉe da avantaĝo por la fiŝkaptisto, ke la fiŝo havu la hokon en la buŝo anstataŭ la fiŝkaptisto. »
« Kiam ili havas du semajnajn feriojn, ili rapidas al feriejo... Ili naĝas kaj fiŝkaptas, sed tion mi faras la tutan jaron. »
— Danny Kaye
« Mi du foje fiŝkaptis per vergo kaj ŝnuro nur ĉar aliaj knaboj petis tion al mi, sed ĉi tiu sporto baldaŭ malebligis al mi la traktadon de la vermoj, kiuj estis metitaj sur la hokon kiel logilo, kaj la distordado de la fiŝaj buŝoj, kiuj estis kaptitaj. Mi rezignis pri ĝi, kaj eĉ trovis sufiĉe da kuraĝo por instigi aliajn knabojn foriri. »
« Pikado de fiŝoj funkcias tiel: komence de aŭtuno, kiam akvo en riveroj estas speciale pura kaj travidebla, al pruo de ordinara boato oni alkroĉas feran kradon sur kiu oni faras fajron; oni bruligas plejparte sekajn pinajn radikojn, kiuj brulas longdaŭre kaj varme. Akvo en rivero estas lumata, kaze de granda profundeco, ĝis la fundo, tiel ke videblas ĉiu ŝtoneto, des pli fiŝo. Unu el fiŝkaptistoj sidas sur pobo kaj stiras; la alia, armita per harpuno, staras sur la pruo kaj rigardas akvon. La harpuno estas simila al fera kombilo, kun noĉoj ĉe ĉiu dento kaj estas kroĉita al longa, malpeza fosto. Rimarkinte fiŝon, la batanto montras signon al la stiranto navigi pli malrapide, poste li metas la harpunon super la fiŝo... la bato — kaj la harpuno eliĝas el akvo. Mistrafoj okazas nur ĉe novuloj kaj ĉiam ridigas. »
« Лученье рыбы состоит вот в чем: в начале осени, когда вода в реках бывает особенно чиста и прозрачна, к носу обыкновенной лодки приделывают железную решетку, на которой разводят огонь; жгут преимущественно сухие сосновые корни, имеющие способность гореть долго и жарко. Вода в реке освещается, при порядочной глубине, до самого дна, так-что виден каждый камушек, тем более рыба. Один из рыбаков сидит на корме и правит; другой, вооруженный острогой, стоит на носу и смотрит в воду. Острога — что-то в роде железного гребня, с зазубринами на каждом зубце и прикрепленного к длинной, легкой жерди. Заметив рыбу, боец дает знак правчему ехать тише, потом устанавливает острогу над рыбою... удар — и острога вынимается из воды. Промахи случаются только у новичков и постоянно возбуждают смех[1]. »