Ferdinand Domela Nieuwenhuis

El Vikicitaro
Ferdinand Domela Nieuwenhuis
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ferdinand Domela Nieuwenhuis (naskiĝis la 31-an de decembro 1846 en Amsterdamo - mortis la 18-an de novembro 1919) estis la unua grava nederlanda socialisto. Li estis luterana pastro kiu, post perdo de sia kredo, politike ekbatalis por la laboristoj. Li estis la unua socialisto en la nederlanda parlamento.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Pensantaj laboristoj ne drinkas, drinkantaj laboristoj ne pensas» « Denkende arbeiders drinken niet, drinkende arbeiders denken niet. »
Citaĵo
« Minoritatoj ĉiam estis la mova forto en historio» « De minderheden zijn in de geschiedenis altijd de drijfkracht geweest. »
Citaĵo
« Por laboristoj tute ne malsamas ĉu ili estas sklavoj de la kapitalistoj aŭ de la ŝtato» « Voor de arbeiders is het volkomen onverschillig of zij slaven zijn van de kapitalisten dan wel van de staat.[1] »

Referencoj

  1. Ferdinand Domela Nieuwenhuis kaj Albert de Jong, Van christen tot anarchist, en ander werk van F. Domela Nieuwenhuis (Utrecht 1971), p. 226-227.