Edward SAPIR (naskiĝis la 26-an de januaro 1884 en Lębork - mortis la 4-an de februaro 1939 en New Haven) estis usona antropologo kaj lingvisto, gvida figuro en la usona strukturismo. Li naskiĝis en Lauenburg, Germanio (kiu nun estas Lębork en Pollando.
« La logika neceso de internacia lingvo en modernaj tempoj estas en stranga kontrasto al la indiferenteco kaj eĉ kontraŭemo, kun kiu la plimulto da homoj rigardas ĝian eblon. La provoj ĝis nun faritaj por solvi la problemon inter kiuj Esperanto verŝajne atingis la plej altan gradon de praktika sukceso, tuŝis nur tre malgrandan parton de la popoloj.[1]»
« La rezisto kontraŭ internacia lingvo havas malmulte da logiko aŭ psikologio por si. La supozita artefariteco de lingvo kiel Esperanto aŭ iu el la similaj lingvoj, kiuj estis prezentitaj, estis absurde troigita, ĉar estas sobra vero, ke estas praktike nenio en tiuj lingvoj kio ne estas prenita el la komuna stoko da vortoj kaj formoj, kiuj grade evoluis en Eŭropo.[1]»
— Encyclopaedia of Social Sciences, 1950, vol. IX, p. 168.
« La internacilingva movado estas havinta, ĝis nun, iel sektecan kaj esoteran mienon. Ĝi nun tamen ŝajnas kvazaŭ ĝi alprenus la ecojn de internacia malferma forumo. La kreskanta grado en kiu lingvistoj, matematikistoj kaj sciencistoj pripensis la problemon estas promesplena signo por la estonto. Estas bona afero ke la ideo de internacia lingvo ne plu estas nur prezentita en idealismaj vortoj, sed pli kaj pli aspektas kiel praktika aŭ teĥnologia problemo kaj provo purigi la pensproceson. Inteligentuloj ne devus rajtigi al si fariĝi internacilingvodogmemuloj. Ili faru ĉion kion ili povas por konservi la problemon eksperimenta, bonvenigante kritikojn pri ĉiuj punktoj kaj fidante je iompostioma apero de iu internacia lingvo kiu taŭgus por la moderna spirito.[1]»
— The Function of an International Auxiliary Language, Romanic Review, julio 1925
« Eble la parolantoj de naciaj lingvoj havas iluziojn pri la logikeco de ĝiaj strukturoj. Eble ili konfuzas kovenajn kutimojn kun logika neceso. Se estas tiel ... ĝi devas signifi ke en la longa daŭro la moderna spirito ne kontentiĝos kun internacia lingvo kiu nur disvastigas la neperfektaĵojn kaj provincismojn de unu lingvo je la kosto de ĉiuj aliaj. »
« Perhaps the speakers of national languages are under profound illusions as to the logical character of its structure. Perhaps they confuse the comfort of habit with logical necessity. If this is so ...it must mean that in the long run the modern spirit will not rest satisfied with an international language that merely extends the imperfections and provincialisms of one language at the expense of all others. »
— THE FUNCTION OF AN INTERNATIONAL AUXILIARY LANGUAGE - in INTERNATIONAL COMMUNICATION-A SYMPOSIUM ON THE LANGUAGE PROBLEM, LONDON: Kegan Paul, Trench, Trubner &Co. Ltd. 1931 p. 70
« ...nacial lingvo kiu disvastiĝas preter ĝiaj propraj limoj tre rapide perdas multon de ĝia originala riĉeco kaj ĝi ne pli bonas ol planlingvo. »
« ... a national language which spreads beyond its own confines very quickly loses much of its original richness of content and is in no better case than a constructed language. »
— Citita de Mike Jones en retpaĝo de Esperanto USA