Dogmo en la komuna lingvo estas malaprobe uzata pri opinio, kiun iu (alia) rifuzas pridiskuti aŭ iel ŝanĝi. Ĝi ankaŭ ofte subkomprenas, ke tiu opinio estus malracia aŭ almenaŭ nepruvebla, ke ĝia defendanto akceptas ĝin konformisme, senkritike.
1. Punkto de religia aŭ filozofia doktrino, kiun ties adeptoj konsideras fundamnta kaj nekontestebla.
2 Opinio, kiun oni volas trudi kiel nekontesteblan veron. PIV
« Lernu regi memon. Homoj tro forte tenas siajn dogmojn kaj antaŭjuĝojn, kaj ni pensas, ke nur niaj kontraŭuloj estas dogmaj! Sed ni ĉiuj bezonas kritikojn. Kritiko estas la sola konata kontraŭerara antidoto. »
« Learn to control ego. Humans hold their dogmas and biases too tightly, and we only think that our opponents are dogmatic! But we all need criticism. Criticism is the only known antidote to error. »
« ...vera serĉanto kiu vere volas trovi ne povas akcepti dogmojn, sed tiu kiu jam trovis, tiu povas aprobi ĉiun instruon, ĉiun vojon, ĉiun celon; li ne estas separita de la mil aliaj kiuj vivas en la eterneco, kiu spiras la diecon. »
— Hermann Hesse, Sidharto, Esperanta versio el manuskripto de Detlef Karthaus