Diplomatio

El Vikicitaro
(Alidirektita el Diplomateco)
Diplomatio
Diplomatio
Diplomatio
Aliaj projektoj
Diplomatio en Vikipedio
Diplomatio en Komuneja kategorio

Diplomatio estas la kulturado de traktado kaj interrilatoj inter reprezentantoj de diversaj ŝtatoj aŭ organizaĵoj, sed precipe por la solvado de internaciaj problemoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« DIPLOMATIO, n. La patriota arto mensogi por sia lando»
— Ambrose Bierce, La Diabla Vortaro (1948)
Citaĵo
« Diplomatio estas fari kaj diri la plej aĉajn aferojn laŭ la plej bela maniero»
— Isaac Goldberg
Citaĵo
« La plumoj de la diplomatoj ne denove detruu tion, kion la homoj atingis per tiom da penoj»
— Gebhard Leberecht von Blücher, post la Batalo de Waterloo (1815)
Citaĵo
« Mi ŝatus pensi ke la plej bona bunkrrompilo estas diplomato. »
— Scott Ritter
Citaĵo
« Ambasadoro estas honesta viro sendita por mensogi eksterlande je la bono de sia lando. »
— Henry Wotton
Citaĵo
« Ĉiu diplomatio estas daŭrigo de milito per aliaj rimedoj. »
— Zhou Enlai
Citaĵo
« Kiam diplomato diras al mi ke li metos siajn kartojn sur la tablon, mi ĉiam rigardas lian manikon. »
— Leslie Hore-Belisha
Citaĵo
« Diplomatio estas la arto igi aliajn volonte fari tion, kion vi volas ke ili faru. »
— Richard Wathely
Citaĵo
« Diplomatio anstataŭas forton»
— Hippolyte Taine

Vidu ankaŭ[redakti]