Claude Piron

El Vikicitaro
Claude Piron
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Claude PIRON (naskiĝis la 26-an de februaro 1931 en Namuro; mortis la 22-an de januaro 2008 en Gland VD) estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo; de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana en la francan); poste li plu tradukadis tutmonde por la Monda Organizaĵo pri Sano ĝis 1969.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. »
— Esperantlingva en la originalo

Pri la ebleco fariĝi dulingva[redakti]

Citaĵo
« La akcepto de la angla kiel internacia komunikilo starigas hierarĥion inter la popoloj: tio estas nedemokrata. » « L’adoption de l’anglais comme moyen de communication internationale crée une hiérarchie entre les peuples : elle n’est pas démocratique. »
— Prelego L’Européen trilingue : un espoir réaliste ? je la 3-a de marto 2001, ĉe kolokvo en Bordeaux organizita per la Goethe-Instituto.
Citaĵo
« Mi mem loĝis dum kvin jaroj en Usono kaj laboris multe per la angla lingvo, mi eĉ instruis universitate ĉe San Francisco State University, sed oni neniam taksos min denaska angloparolanto, kaj kiam mi spektas usonan muzikoteatraĵon mi tute ne kaptas ĉiujn detalojn. » « Personnellement, j’ai vécu cinq ans aux États-Unis, je travaille beaucoup en anglais, j’ai même enseigné à San Francisco State University, mais je ne passerai jamais pour un anglophone, et si je vais voir une comédie musicale américaine, je suis loin d’en saisir toutes les finesses. »

Vidu ankaŭ[redakti]

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj ĉe Vikipedio[redakti]