« Ĉiu lingvo havas sian propran spiriton, kiu faras el ĝi unikan manifestaĵon de la homa lingvokreemo. »
— p. 3
« La spiriton de Esperanto ĉefe kreas kvar trajtoj:
1. La morfemoj estas absolute nevariaj kaj povas kunmetiĝi.
2. Iu ajn radiko povas ricevi, per difinita finaĵo, iun ajn el kvar gramatikaj funkcioj, kiujn oni povas simplige nomi substantiva, adjektiva, adverba kaj verba.
4. La maniero rilatigi komplementon al verbo aŭ adjektivo ofte estas tre libera. »
— P 4
Pri la utilo de la akuzativo:
« Ne riskas okazi miskompreno inter li amis sian fraton, tiun banditon kaj li amis sian fraton, tiu bandito.»
— p. 7
« ...la fakto konstante rilati kun eksterlandanoj fajnigas en la Esperanto-parolanto la senton pri tio, kion ebus nomi universala metaforo. »
— p. 10
« ...montriĝas ke Esperanto situas, en nia menso, je pli profunda nivelo ol la plumulto el la aliaj lingvoj,t.e. en tavolo pli proksima al tiuj, kie pensado spontane transmetiĝas al vortoj. »