Saltu al enhavo

Aŭstralio

El Vikicitaro
Aŭstralio
Aŭstralio
Aŭstralio
Aliaj projektoj
Aŭstralio en Vikipedio
Aŭstralio en Komunejo
Aŭstralio en Komuneja kategorio
Aŭstralio en Vikivortaro
Aŭstralio en Vikinovaĵoj

Aŭstralio estas lando kaj kontinento en Oceanio.

Citaĵoj

[redakti]

Samuel P. Huntington

[redakti]
Citaĵo
« Do la Okcidento inkluzivas Eŭropon, Nordamerikon kaj ankaŭ landojn enloĝatajn de enmigrintoj el Eŭropo, do Aŭstralion kaj Nov-Zelandon»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Komence de la 1990-aj jaroj politikaj gvidantoj de Aŭstralio decidis ke estus bone por ilia lando forlasi la Okcidenton, redifini sin, iĝi azia socio kaj starigi proksimajn ligojn kun siaj geografiaj najbaroj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Aŭstralio povas probable iĝi la unua el multaj okcidentaj landoj, kiu provos disiĝi de la Okcidento por “adaptiĝi” al la kreskantaj neokcidentaj civilizacioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« En iu ajn kazo neniu lando de la regiono — eĉ la tre demokratia Aŭstralio — riskus kreskon de konfrontiĝo kontraŭ Ĉinio aŭ kontraŭ iu ajn alia granda potenco je la nomo de demokratio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Kulture Aŭstralio plu restas eŭropa lando… kaj ni konsideras ĝin eŭropa, do Aŭstralio ne devas iĝi membro de la Orientazia Ekonomia Konsilio. Ni, azianoj, malpli emas al malkaŝa kritikado de la aliaj landoj aŭ juĝado de ili. Sed Aŭstralio, estante kulture eŭropa, sentas sin rajta diri al la aliaj, kion ili faru kaj kion ne. Kaj tio certe estas malakceptebla por ni ĉiuj. Jen miaj argumentoj [kontraŭ ĝia membriĝo]. La afero konsistas ne en haŭtkoloro, sed en kulturo»
— Mahathir bin Mohamad

Vidu ankaŭ

[redakti]