Arnold J. Toynbee

El Vikicitaro
(Alidirektita el Arnold Toynbee)
Arnold J. Toynbee
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Arnold J. Toynbee (naskiĝis la 14-an de aprilo 1889 - mortis la 22-an de oktobro 1975) estis estis brita historiisto, kiu verkis la libron A Study of History (1934-61) ("Studo de Historio"). Li estis profesoro de la greka lingvo kaj greka historio ĉe la Universitato de Londono (1919-55). Toynbee rigardis historion ne naciisme kiel lukto inter nacioj, nek marksisme kiel lukto de ekonomiaj klasoj, sed morale kiel la leviĝo kaj falo de civilizoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Apatio povas esti venkita de entuziasmo, kaj entuziasmo povas esti vekita nur per du aferoj: unue, idealo, kun kapto de la imago, kaj due, difinita komprenebla plano por efektivigi tiun idealon. » « (angle) by enthusiasm, and enthusiasm can only be aroused by two things: first, an ideal, with takes the imagination by storm, and second, a definite intelligible plan for carrying that ideal into practice. »
— Arnold J. Toynbee
Citaĵo
« Geografia ekspansio plej ofte estas akompano de efektiva degenero kaj koincidas kun la “epoko de problemoj” aŭ epoko de universaligo de la ŝtato — ambaŭ estas etapoj de degenero kaj malintegriĝo. »
— Komprenado de historio [1934-1961]
Citaĵo
« Ĝi estas paradoksa sed profunde vera kaj grava principo de vivo, ke la plej verŝajna maniero atingi celon estas celi ne tiun celon mem sed iun pli ambician celon preter ĝi. » « (angle) It is a paradoxical but profoundly true and important principle of life that the most likely way to reach a goal is to be aiming not at that goal itself but at some more ambitious goal beyond it. »
— Arnold Toynbee