« Mi kredas, ke poemo estas la plej klara dokumento, laŭ kiu oni povas eltrovi la sociajn perceptaĵojn de poeto. »
« Nia historio montras, ke tiu ĉi amaso (irananoj) ne posedas historian memoron. »
« Mi estas parenco de ĉiu homo, kiu ne kaŝas ponardon en sia maniko. »
« Tuj post vidi pordon, oni nepre ekpensos pri muroj; ĉu ankaŭ post vidi muron, egale, oni ekpensos pri pordo? »
« Mi preferas, ke la poezio estu trumpeto, ol lulkanto. »
« Larmoj sekreto estas; Rideto sekreto estas; Amo mistero estas; Miaj larmoj tiu nokte estis la ridetoj de mia amo.[1]»
« Mi ne estas historio kiun vi povas diri; Mi ne estas kanto, kiun vi povas kanti; Mi ne estas voĉo, kiun vi povas aŭdi; aŭ io, kion vi povas lerni. Mi estas la komuna suferado; Min kriu. [2]»