Saltu al enhavo

Marie von Ebner-Eschenbach

El Vikicitaro
Marie von Ebner-Eschenbach
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Marie VON EBNER-ESCHENBACH (plennome: Marie Freifrau von Ebner-Eschenbach; naskiĝis la 13-an de septembro 1830 - mortis la 12-an de marto 1916) estis aŭstra verkistino.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Ne taksu vin kompatindulo ĉar viaj sonĝoj ne plenumiĝis; vera kompatindulo estas tiu kiu neniam sonĝis. » « Nenne dich nicht arm, weil deine Träume nicht in Erfüllung gegangen sind; wirklich arm ist nur, der nie geträumt hat. »
Citaĵo
« Pripensu unufoje antaŭ ol doni, dufoje antaŭ ol akcepti, kaj milfoje antaŭ ol postuli» « Überlege einmal, bevor du gibst, zweimal, bevor du annimmst, und tausendmal, bevor du verlangst. »
Citaĵo
« Kiu ĉesas pliboniĝi, ĉesas estis bona. » « Wer aufhört, besser werden zu wollen, hört auf, gut zu sein. »
Citaĵo
« Nur la pensemulo spertas sian vivon, je la senpensulo ĝi preterpasas. » « Nur der Denkende erlebt sein Leben, an Gedankenlosen zieht es vorbei. »
Citaĵo
« Malfacilas al ni taksi kiel stultulon, tiun kiu admiras nin. » « Es fällt uns sehr schwer, denjenigen, der uns bewundert, für einen Dummkopf zu halten. »
Citaĵo
« Kiu kredas je libervolo neniam amis kaj neniam malamis. » « Wer an die Freiheit des menschlichen Willens glaubt, hat nie geliebt und nie gehaßt. »
Citaĵo
« Ni subtaksas kion ni havas, kaj trotaksas kion ni estas. » « Wir unterschätzen das, was wir haben und überschätzen das, was wir sind. »
Citaĵo
« La plimulto da homoj bezonas pli da amo ol ili meritas. » « Die meisten Menschen brauchen mehr Liebe, als sie verdienen. »
Citaĵo
« Dum oni mem parolas oni nenion spertas. » « Solange man selbst redet, erfährt man nichts. »
Citaĵo
« Kiu scias nenion, devas kredi ĉion. » « Wer nichts weiß, muss alles glauben. »
Citaĵo
« Kion la homoj plej ŝatas taksi kiel sensenca? La sencopleno kiun ili ne komprenas. » « Was nennen die Menschen am liebsten dumm? Das Gescheite, das sie nicht verstehen. »
Citaĵo
« Animtrankvileco estas ĉarma formo de memfido. » « Gelassenheit ist eine anmutige Form des Selbstbewußtseins. »
Citaĵo
« Lacigas nin la laboro kiun ni preterlasas, ne tiun kiun ni faras. » « Müde macht uns die Arbeit, die wir liegenlassen, nicht die, die wir tun. »
Citaĵo
« Se ekzistas fido kiu povas movi montojn estas la fido je la propra potenco» « Wenn es einen Glauben gibt, der Berge versetzen kann, so ist es der Glaube an die eigene Kraft. »
Citaĵo
« Estus multe malpli da malbono sur la tero se oni ne povus fari malbonon en la nomo de la bono. » « Es würde viel weniger Böses auf Erden geben, wenn das Böse niemals im Namen des Guten getan werden könnte. »
Citaĵo
« Juĝon oni povas renversi, antaŭjuĝon neniam. » « Ein Urteil läßt sich widerlegen, ein Vorurteil nie. »
Citaĵo
« La spirito de iu lingvo montriĝas pli klare en ĝiaj netradukeblaj vortoj» « Der Geist einer Sprache offenbart sich am deutlichsten in ihren unübersetzbaren Worten. »