Vincent van Gogh

El Vikicitaro
Vincent van Gogh
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Vincent Willem van GOGH en esperanto Vincento Van-Goĥo (naskiĝis la 30-an de marto 1853 en Groot-Zundert, la nuntempa Zundert, Nederlando - mortis la 27-an de julio 1890 en Auvers-sur-Oise, Francujo) estis nederlanda pentristo, kiu havis grandan influon al la pentrarto de la 20-a jarcento.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Feliĉe Gauguin ne havis pafilon aŭ alian modernan milit-armilon »
Citaĵo
« Kio impresis min ĉefe ĉe la observado de malnovaj nederlandaj bildoj, estas la fakto, ke ili kutime estis rapide pentritaj. Ke la grandaj majstroj - kiel Hals, Rembrandt, Ruysdael kaj multaj aliaj - metis kiel eble plej multe per la unua strio kaj poste ne tiel plu reŝanĝis »
— 1885[1]
Citaĵo
« Mi provis per ruĝo kaj verdo esprimi la terurajn homajn pasiojn. La ĉambro estas sangoruĝa kaj malbrilflava, verda bilardo en la mezo, kvar citronflavaj lampoj kun oranĝkoloraj kaj verdaj radicirkloj. Ĉie estas lukto kaj kontraŭtezo[...]" »
— 1888[2]
Citaĵo
« Mi deziras enmeti en la bildon la admiron, la amon, kiujn mi sentas por li. [...] Malantaŭ la kapo [...] mi pentras la senfinon, mi faras simplan fonon el la plej sata, impresa bluo, kiun mi povas krei, kaj per tia simpla kunigo la blonda brila kapo sur la satblua fono ricevas ion misteran, kiel la stelo ĉe la profundblua ĉielo»
— 1889[3]
Citaĵo
« Estas senfinaj vastaj grenkampoj sub malĝojaj ĉieloj, kaj mi ne timis la provon esprimi malgajon kaj ekstreman izolecon [...] »
— 1889[4]
Citaĵo
« Ju pli mi pripensas ĝin des pli mi sentas, ke ekzistas nenio pli vere arta ol ami homojn. »
— Vincent van Gogh
Citaĵo
« Poezio ĉirkaŭas nin ĉie, sed meti ĝin sur paperon, estas ho ve, ne tiel facile kiel rigardi ĝin. »
— Vincent van Gogh

Referencoj

  1. Letero 427, al lia frato, Theo
  2. Letero 533
  3. Letero 520
  4. Letero 649