Vikicitaro:Kio Vikicitaro ne estas

El Vikicitaro

Vikicitaro:Vikicitaro mallonge priskribas kio Vikicitaro estas kaj ties celoj. La sekva paĝo temas pri kio Vikicitaro ne estas.

Vikicitaro ne estas enciklopedio[redakti]

Vikicitaro ne samas al sia frata projekto, Vikipedio, en kiu vi povas trovi pli da informoj pri specifa temo. Mallonga enkonduko estas uzata por identigi la temon de artikolo kaj ligi al la responda artikolo en Vikipedio, uzante ĉi tiun formaton [[w:Nomo|'''Nomo''']] kie vi trovos pli da detaloj pri la temo aŭ persono. Pli longaj klarigoj, enciklopediaj referencoj kaj sugestoj por plua legado pri la temo povas esti aldonitaj al la Vikipedia artikolo, sed ne al Vikicitaro.

Vikicitaro ne estas vortaro[redakti]

Vikicitaro ne estas loko por vortaraj difinoj, aldoneblaj al sia frata projekto, Vikivortaro, kiu estas vortaro. Citaĵoj povas temi pri certa temo, kiel Amo, sed ne pri iu hazarda vorto.

Vikicitaro ne estas kolekto de lernolibroj aŭ gvidiloj[redakti]

Vikicitaro ne estas kolekto de informoj troveblaj en lernolibroj kaj gvidiloj. Ĉi tia enhavo troveblas en nia frata projekto Vikilibroj.

Vikicitaro ne estas loko por publikaj dokumentoj[redakti]

Vikicitaro ne estas kolekto de publikaj dokumentoj, originalaj historiaj dokumentoj, leteroj, leĝoj, libroj aŭ poemoj.

  • Famaj paroladoj kun historia valoro aldoneblas al paroladoj ĉe Vikifontaro.
  • Plene publikaj libroj povas esti aldonitaj al Vikifontaro aŭ Vikilibroj.
  • Bildoj, sondosieroj kaj aliaj formoj de amaskomunikiloj, kiuj estas en la publika domajno estas akceptitaj en la Vikimedia Komunejo.

Vikicitaro ne estas persona retejo[redakti]

Vikicitaro ne estas TwitterFacebook. Ĉiu registrita uzanto povas krei uzanto-paĝon pri si mem kiel Vikicitaristo, sed ili ne uzu ĝin por afiŝi nevikicitarajn rilatajn temojn, kiel resumojn, personajn dosierojn, ktp.

Vikicitaro ne estas kolekto de viaj citaĵoj[redakti]

Ĉiu uzanto povas meti citaĵojn, kiujn ili aŭ iliaj amikoj eble diris sur sia uzantopaĝo, sed vi ne devas krei vian propran paĝon en la ĉefa nomspaco por viaj propraj citaĵoj, aŭ aldoni viajn proprajn personajn citaĵojn, aŭ tiujn de viaj amikoj kaj konatoj al ekzistantaj artikoloj.

Vikicitaro ne estas diskutforumo[redakti]

La diskutpaĝoj de ĉiu temo estu uzataj ekskluzive por provi plibonigi la enhavon de tiu paĝo. Se vi volas alparoli alian vikipediiston pri fremda temo, vi povas lasi noton sur ilia diskutpaĝo. En Vikicitaro:Diskutejo vi povas kunhavigi problemon kun la tuta komunumo.

[redakti]

Vikicitaro ne estas kolekto de ĵurnalaj artikoloj de diversaj blokoj. Dum uzantoj povas afiŝi siajn pensojn en siaj paĝoj de uzantoj, ili ne uzu ilin nur kiel blogon.

Vikicitaro ne estas loko por afiŝi grandajn citaĵojn de kopirajtaj verkoj[redakti]

Vikicitaro ne estas kolekto de kantotekstoj aŭ poemoj kaj ekzistas kopirajtaj problemoj pri uzado de pli ol kelkaj linioj de modernaj kantoj aŭ moderna poezio. La samo validas por dialogo de filmoj, televidaj programoj kaj videoludoj. Vidu Vikicitaro:Kopirajtoj

Vidu ankaŭ[redakti]