Vikicitaro:Bonvenon novuloj!

El Vikicitaro

Bonvenon al la Vikicitaro!

La Vikicitaro estas projekto por la konstruo de libera reta aro de citaĵoj el famaj personoj kaj el verkoj. Esperanta versio startis en junio 2005 kaj ni jam havas 5 227 paĝojn kun multaj miloj da citaĵoj! Kun via helpo ni kreos multajn pli.

Ĉi tiu kolekto de famaj frazoj estas aktive konstruita de homoj kiel vi. Dum vi legis ĉi tion, iu probable redaktas aŭ aldonas citaĵon. Vi ne devas esti registrita uzanto por kontribui, sed se jes, estos pli facile iĝi parto de la komunumo. Por krei personan konton bonvolu ensaluti.

Vi povas trarigardi Vikicitaron kaj plibonigi ĉiujn paĝojn, kiujn vi volas; simple sekvu la ligon "Redakti" supre de ĉiu paĝo (inkluzive ĉi tiun!). Se vi similas al ni, vi certe ŝatos la paĝon lastan ŝanĝojn.

Vi povas fari tri aferojn ĉe Vikicitaro. Vi povas legi ĝin, vi povas redakti ĝin kaj vi povas skribi ĝin.

Legado[redakti]

Legado estas kutime simpla. Iru al la Ĉefpaĝo, trovu temon, kiu aspektas interesa kaj ekesploru. Ankaŭ estas serĉkesto supre dekstre de ĉiu paĝo.

Se vi legas ion kaj plaĉas al vi, kial ne lasi noton sur la diskutpaĝo? Unue klaku sur "Diskuto" por atingi la diskutpaĝon, tiam elektu Redakti sur la diskutpaĝo. Ni ĉiam amas ricevi iom da pozitivaj reagoj!

Se vi serĉas citaĵon aŭ temon, kiun ni ne traktas, simple demandu nin, aŭ aldonu la temon al nia listo de petoj.

Se vi havas demandon pri kiel Vikicitaro funkcias, rigardu niajn oftajn demandojn (FAQ). Se tio ne respondas al via demando, vi povas demandi ĉe la ĝenerala diskutejo.

Redaktado[redakti]

Simpla maniero komenci helpi estas nur uzi Vikicitaron kiel vi faras kun iu ajn alia vortaro de citaĵoj, sed kiam vi ekvidas problemon - eble ortografian eraron aŭ neklaran frazon, tiam eniru kaj riparu ĝin. Estu kuraĝa ĝisdatigante paĝojn - se vi povas vidi manieron plibonigi paĝon, simple faru.

Skribado[redakti]

Redakti nian ekzistantan paĝaron bonegas, sed ni ŝatus ke vi kontribuu ankaŭ per via scio. Vi povas komenci tute novan paĝon, aŭ trovi ekzistantan paĝon kaj aldoni tute novan sekcion al ĝi. Ne tro zorgu pri erarado - se vi iom misagas, tiam vi, aŭ iu alia ĉiam povas ripari la artikolon poste.

Noto: Se vi ne volas, ke via verko ne estu redaktita senkompate kaj redistribuita laŭplaĉe, tiam ne submetu ĝin. Ĉiuj kontribuoj al Vikicitaro estu rigardata kiel eldonita laŭ la permesilo Creative Commons Attribution/Share-Alike License (CC-BY-SA) kaj la GNU Free Documentation License (GFDL). Ĉi tio certigas, ke Vikicitaro restos libere distribuebla por ĉiam.

La celo estas konstrui kolekton de senpagaj enhavaj citaĵoj, do vi ne aldonu kopirajtajn materialojn sen permeso de la aŭtoro aŭ eldonisto.

Ĉi tie vi povas trovi pliajn informojn
Helpo:Kiel kontribui
Helpo:Kiel redakti paĝon

La fakto ke Vikicitaro estas projekto malfermita al ĉiuj, faras multajn el ĉi tiuj paĝoj tiel bonaj kaj ke ĉi tiu tuta kompendio konstante progresu. Laŭ konata citaĵo

«
«

Antaŭ sufiĉe da okuloj, ĉiuj eraroj estas evidentaj.

»
»