Steven Allan SPIELBERG KDE estas usona filmreĝisoro, scenaristo kaj kinproduktoro. Dum sia pli ol kvarjardeka kariero en filmindustrio li surekranigis multajn temojn kaj ĝenrojn. Liaj unuaj sciencfikciaj kaj aventuraj filmoj, ofte celataj al infanoj, nun estas rigardataj kiel la praepoko de moderna filmproduktado en Hollywood. En pli posta tempo liaj filmoj komencis adresi ankaŭ aliajn temojn, ekzemple holokaŭston, sklavecon, militon kaj terorismon.
« Spielberg diras ke liaj plej bonaj sep horoj li pasis kun Fidel Castro. Mi volas demandi lin se ĝi konstruus anekson en Muzeo de la Holokaŭsto por omaĝi kubajn kiujn Castro mortigis. »