Psalmaro

El Vikicitaro
Psalmaro
Aŭtoro: Pluraj
Psalmaro
Psalmaro
Aliaj projektoj
Psalmaro en Vikipedio
Psalmaro en Komunejo
Psalmaro en Komuneja kategorio

Psalmaro estas unu el la libroj de la Malnova testamento, kiu enhavas la bibliajn psalmojn. Kopiitaj aŭ presigitaj versioj de ĝi ofte enhavas ankaŭ aliajn kantojn, kaj ofte muziko por ilia kanto en kristanaj monaĥejoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« ...mi tradukis la Psalmaron ne kiel verkon religian, sed kiel gravegan verkon de la homara literaturo.[1] »
Citaĵo
« Mi faris la tradukon kiel eble zorge, havante antaŭ miaj okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn naciajn tradukojn. Mi antaŭvidas, ke kelkaj legantoj plendos, ke multajn lokojn en mia traduko de la Psalmoj ili ne komprenas. Tial mi atentigas ilin, ke, se ili volas legi ion "tre facile kompreneblan, ili ne legu la Psalmojn. Mi donas nur tradukon, sed ne komentarion, kaj mi ne povas permesi al mi arbitre ŝanĝi la tekston. »
— L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Psalmaro[2]

Referencoj

  1. Pardonpetante ke li ne estas pastro aŭ specialisto pri religio
  2. Citita en "L.L.Zamenhof Originala Verkaro" Ferdinand Hirsch & Sohn Leipzig 1929