« [pri la Katolika Eklezio] …ĉio, kion deziras montri la eklezio, ĝi montras malrapide. La impresa ekzemplo de tio povas esti procesioj… La procesio spegulas la eklezian hierarkion. Ĉiu marŝas en vestaro digna al lia rango, ne eblas erari kaj akcepti lin ne je tiu, kiun li reprezentas. La benon oni atendas de tiuj, kiuj rajtas beni. Jam tiu ĉi apartigado de la procesio malhelpas vekiĝon en la spektanto de la sentoj, proksimaj al la stato de la amaso. »
« Neniu el formoj de sinbildigo konvenas al katolikismo pli ol la formo de la marŝo. Fermita grupo da monaĥoj prezentiĝas kiel amasa kristalo rilate la aliajn kredantajn katolikojn. Bildo de la marŝo elvokas en la spektantoj ilian propran latentan kredon kaj ili subite eksentas strebon aliĝi kaj marŝi ĉe la vosto. Tiel la marŝo grandiĝas danke al tiuj preter kiuj ĝi iras; ĝi devas fakte iĝi senfina. »