Politika ĝusteco

El Vikicitaro
Politika ĝusteco
Aliaj projektoj
Politika ĝusteco en Vikipedio
Politika ĝusteco en Komuneja kategorio

Politika ĝusteco (ofte adjektive uzata: politike ĝusta, angle: Political Correctness [pəˈlɪtɪkəl kəˈrɛktnɪs] kaj politically correct, mallonge PC, P.C. kaj pc), estas politika frapvorto, kiu originas el anglalingvaj landoj kaj intertempe ankaŭ uzatas alilingve. Ĝi signifas – preskaŭ ĉiam por denunci ĝin – sintenon de politikistoj kaj amaskomunikiloj, kiu konsistas en ekscesa maltroigo de esprimoj kiuj povus ofendi iun homan kategorion, ekzemple seksan aŭ rasan malplimulton.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Se ĉino volas nomiĝi ĉino kaj ne ĥino, se skoto obĵetas kontraŭ la nomo Scotchman, aŭ se Negro postulas majusklan n-on, estas nur la plej ordinara ĝentileco fari kion oni petas. » « If a Chinese wants to be called a Chinese and not a Chinaman, if a Scotsman objects to be called a Scotchman, or if a Negro demands his capital N, it is only the most ordinary politeness to do what is asked of one. »
— George Orwell, "As I Please," Daily Herald/Tribune la 27-an de februaro 1947
Citaĵo
« Oni jam atingis la punkton, ke ĉiu profanulo kun plendo, ĉiu amara malamulo, nur bezonas antaŭmeti la prefikson, "Mi scias, ke ne estas politike ĝuste, sed..." antaŭ la kutima ĉeno de insultoj ne nur por esti sekura kontraŭ kritiko, sed fakte amuzulo, mojosulo, eĉ heroo. Kontraŭe, paroli pri malriĉeco kaj neegaleco, atentigi la realon, ke diskriminacio kaj maljusteco estas ankoraŭ faktoj de la vivo, estas fari la pekon 'politika ĝusteco'. "Kontraŭ politika ĝusteco" iĝis la lasta kovrilo por kanajloj. Ĝi estas disenditaĵo por ĉiuj grumbluloj kaj fanatikuloj, de faŝistoj ĝis la nur memkontentaj. » « We have now reached the point where every goon with a grievance, every bitter bigot, merely has to place the prefix, 'I know this is not politically correct, but...' in front of the usual string of insults in order to be not just safe from criticism, but actually a card, a lad, even a hero. Conversely, to talk about poverty and inequality, to draw attention to the reality that discrimination and injustice are still facts of life, is to commit the sin of political correctness. Anti-PC has become the latest cover for creeps. It is a godsend for every curmudgeon and crank, from fascists to the merely smug. »
— Fintan O'Toole, The Irish Times la 5-an de majo 1994