Pierre Rabhi

El Vikicitaro
Pierre Rabhi
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Pierre Rabhi, en Esperanto Petro Rabi', (naskiĝis la 29-an de majo 1938 en Kenadsa, Alĝerio - mortis la 4-an de decembro 2021 en Liono, Francio). Li estis agrokultivisto, politikisto, verkisto, fondinto de la koncepto "Oazo en ĉiuj ejoj". Li estas unu el la fondintoj aŭ teoriistoj de la ekonomia nekresko. Liaj teorioj baziĝas sur lia sperto kiel agrokultivisto en varma kaj malriĉa tero sude de Francio.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Iun tagon okazis giganta arbara forbrulego. Ĉiuj bestoj, teruritaj, timigitaj, senpove spektis la detruon. Nur eta kolibro aktiviĝis, irante ĉerpi kelkajn akvogutojn en sia beko por ilin ĵeti surfajren. Post momento dazipo, tedita de ĉi tiu ridinda agitiĝo, ekdiras:

"Kolibro! Ĉu vi frenezas? Ne per ĉi gutetoj vi la fajron estingos!"

Kaj la kolibro respondis: "Mi ja scias, sed mi faras mian parton."[1] »
— Pierre Rabhi, (laŭ praloĝantara historio)

Referencoj